Etnismo (revuo)
Etnismo estas revuo, kiu informas pri etnaj aferoj. Ĝi ankaŭ estas la organo de IKEL, pere de la lastpaĝa informilo. En ĝi krome skribas diversaj IKEL-membroj kaj IKEL-estraranoj. La unua numero de Etnismo aperis en 1972. Ĝia unua redaktoro estis Uwe Joachim Moritz, ekde 1999 temas pri Nicole Margot.