Eugène Pottier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombo de Pottier ĉe Tombejo Père Lachaise, Parizo.

Eugène POTTIER [eŭjen potie], (naskiĝinta en Parizo je la 4-a de oktobro 1816, mortis je la 6-a de novembro 1887) estis franca poeto kaj revoluciulo. Li estis la aŭtoro de la teksto de La Internacio.

Eugène Pottier estis surŝtofa desegnisto. Li partoprenis la revolucion de 1848, la batalojn dum la pariza sieĝo en 1870 kaj la Parizan komunumon de 1871 kies elektito li estis. Li partoprenis la batalojn de la Sanga semajno kaj ekziliĝis al Anglio. Li estis mortkondamnita kaj ekziliĝis al Usono de kie li revenis post la amnestio de 1880. Li plu publikigadis poemojn, sed restis malmulte konata kaj malriĉa kaj mortis en mizero; kelkaj monatoj antaŭ lia morto liaj amikoj publikigis liajn "Revoluciaj Kantoj".

Li famiĝis en 1888, kiam Pierre De Geyter en Lille komponis muzikon por unu el la "Revoluciaj Kantoj": "La Internacio".

Eugène Pottier estas entombigita en la tombejo Père Lachaise en Parizo.