Saltu al enhavo

Eugene Victor Debs

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eugene Victor DEBS (naskiĝis la 5-an de novembro 1855, mortis la 20-an de oktobro 1926) estis usona laborista kaj politika gvidanto kaj 5-foje kandidatiĝis por la Socialista Partio en balotado por la posteno de prezidento de Usono.

Debs naskiĝis en Terre Haute, Indianao. Li fariĝis eminenta gvidanto en la laborista movado. Tio komenciĝis en 1875 en la Frataro de Lokomotivaj Hejtistoj (angle: Brotherhood of Locomotive Firemen).

En 1893 li organizis la unuan industrian sindikaton en Usono, La Usona Fervoja Sindikato (angle: American Railway Union).

Oni malliberiigis lin en 1894 pro bojkoto de la entrepreno Pullman.

En 1900, 1904, 1912 kaj 1920 (la lasta dum li estis enkarcerigita) li kandidatiĝis por la posteno de usona prezidento. En la balotado en 1920 li gajnis 913 664 voĉdonojn – la plej granda kvanto iam ajn por kandidato de la Socialista Partio.

Li ankaŭ estis gvidanto de la Industriaj Laboristoj de la Mondo (angle: Industrial Workers of the World - IWW) dum tiu periodo.

En 1918 li faris publikan paroladon en Canton, Ohio kontraŭ la unua mondmilito kaj li estis arestita. Oni kondamnis lin al 10 jaroj kaj li perdis voĉdonrajtojn por la tuta vivo.

La 25-an de decembro 1921 Prezidento Warren G. Harding liberigis lin.