Eugeniu Mustea

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eugeniu MUSTEA (naskiĝis en 1935 en Moldavio; mortis la 24-an de junio 2003 en Rio de Janeiro dum vojaĝo) estis sveda esperantisto de la klubo en Norrköping.

Li servis kiel meteologiisto en Rumanio kaj Svedio. Interalie li estis UN-spertulo en Angolo kaj multe agadis precipe en tiu afrika lando ankaŭ por Esperanto; li financis la poemaron Brulo kaj ritmo de Agostinho Neto.