Evakuanta seĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ilo

La evakuada seĝo estas ilo por savi vunditojn kaj movmalkapablulojn el konstruaĵoj dum katastrofoj aŭ incendio. Ĝi estas inventita en 1982 en Usono. Por uzi ĝin, oni bezonas helpanton, kiu fiksas la uzanton kaj manipulas la ilon. Ankaŭ malfortaj helpantoj povas tiel savi pezajn kaj senpovajn homojn.

Iuj tipoj estas stirataj de la pezo de ĝia uzanto, aliaj estas elektromovaj, kaj eblas moviĝado ankaŭ supren. Estas modeloj, kiuj bezonas du helpantojn; tiuj estas uzataj por ambulancoj, estas faldeblaj kaj fikseblaj al transporta bendo. En transportaj veturiloj oni povas fiksi sidantan pacienton, kiu do ne bezonas ŝanĝi sian pozicion. Por ili estas ankaŭ rigidaj evakuadaj seĝoj. Oni preferas en ambulancoj fiksi lin kuŝe en brankardo.

Tradukita[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Escape chair en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Menekítőszék en la hungara Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tragsessel en la germana Vikipedio.