Evelyn Hamann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Evelyn HAMANN [Evelin haman] (naskiĝis la 6-an de aŭgusto, 1942 en Hamburgo, mortis la 28-an de oktobro, 2007 en Hamburgo) estis germana aktorino.

Ŝi studis aktoradon en Hamburgo kaj poste laboris ĉe diversaj teatroj. Grandan popularecon ŝi akiris kiel partnerino de Loriot en pluraj televidaj skeĉoj de li verkitaj. Ankaŭ en liaj filmoj Ödipussy (1987) kaj Pappa ante portas (1991) ŝi okupis ĉefajn rolojn. Ŝi konstante aperas en la germana televido, ekz. en la krimserio Adelheid und ihre Mörder.