Explicit

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Explicit (el la Latina lingvo explementum = plenumo") origine estis unu el rubrikaĵoj de la mezepokaj manuskriptaj kodeksoj. Tia rubrikaĵo, ĉi-kaze, signalis la konkludon de la verko samkiel en la komenco, en kiu “Incipit” signalis la starton de la temado. En Explicit (= finiĝas) aperis ankaŭ resumo, foje kun juĝo, foje komento.

Pormontre klaras la ekzemplo en la Kodekso Verona, kie ankaŭ la Explicit, kiel la “Incipit-oj, estas skribitaj per ora inko.

Kun la enirigo de presarto kaj la falo de la manuskripta tradicio, la vorto “exlicit” estis uzita por indiki la finaranĝon de la verko, aparte versa, aŭ (malpli vaste) kiel samsencan “finalon” por la prozaj verkoj.

La funkcion de “explicit”, laŭ iuj literaturistoj, plenumas la konkludoj de romano aŭ rakonto, kie estas reprezentata la momento plej forta de la rakonta teksto kaj utilas por liberigi la leganton el la tensio akumulita dum la legado kaj foje ne malproksimas el tio kion Aristotelo difinas Katarso.

Ĉi-rilate aldoneblas, kiel probabla analogio kun la mezepoka explicit, ke troviĝas, en modernaj verkoj, diversaj specoj de finaloj: finalo kiu “larĝigas la perspektivon” de la rakontaĵo, finalo kiu “rompas” la rakonton, finalo kiu “relanĉas” la rakontan temon, finalo kiu “antaŭvidas” la finan reagon kaj do ekzercigas “iluminon”, finalo kiu baziĝas sur la “renverso”, finalo kiu “surprizas”, finalo kiu ne konkludas kaj tiam difiniĝas “finalo aperta”, kaj finalo “kun feliĉa fino”...