Făgăraș-montaro
El Vikipedio
| Ĉi tiu artikolo temas pri montaro. Se vi serĉas informojn pri urbo, vidu la paĝon Făgăraș. |
La Făgăraș-montaro (rumane Munții Făgăraș, hungare Fogarasi-havasok) estas parto de la Sudaj Karpatoj en Rumanio. Ĝi havas mezurojn de ĉ. 70 km × 40 km kaj areon de ĉ. 2 400 km².
Ses montoj en la montaro superas alton de 2 500 metroj:
- Moldoveanu, okcidente de Braŝovo, estas la plej alta monto de Rumanio (2 544)
- Negoiu (2535 m)
- Viștea Mare (2527 m)
- Lespezi (2522 m)
- Vânătoarea lui Buteanu (2507 m)
- Dara (2501 m)
[redakti] Vidu ankaŭ
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Eŭropo |