Fajna senŝeligilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fajna senŝeligilo

Fajna senŝeligilo estas tranĉilo per kiu oni povas senŝeligi terpomojn, pomojn, kukumojn ktp. laŭ simpla kaj ekonomia maniero.

La tranĉileto havas foldon, de kiu la malsupra eĝo estas akrigita. La supra eĝo malhelpas ke la tranĉileto profunde tranĉas en la (ter)pomo. La funkciado estas komparebla kun tiu de fromaĝrabotilo.