Fajuoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Fajuoj (alia nomo: Sehudate) estas indiĝena popolo de proksimume 400 homoj en Okcidenta Nov-Gvineo (Indonezio), kiu konsistas el kvar subgrupoj: la sefojdioj (Sefoidi), la tearioj (Tearü), la ijarikoj (Iyarike) kaj la tigreoj (Tigre). La fajuoj vivas en la regiono Irian Jaya, inter la riveroj Klihi Ano kaj Didiund Rouffaer.

La ĉasisto-kolektisto-kulturo de la fajuoj konas ŝtonhakilojn, sagojn kaj arkojn. Agro- kaj ĝardenkultivadon ili ne konas. Ili ordinare estas endogamaj kaj konas la leviraton. La etno antaŭe konsistis el pluraj miloj da homoj, sed hodiaŭ ŝrumpis al proksimume 400 homoj.

Vidu ankaŭ

Literaturo

Eksteraj ligiloj