John Falstaff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Schrödter: Falstaff kaj sia paĝio

Sir John Falstaff estas rolulo kiu aperas en tri verkoj de William Shakespeare. En la du verkoj pri Henriko la 4-a, li estas kompano de la Princo Hal, la estonta reĝo Henriko la 5-a. Dika, fanfarona, bombasta kaj malkuraĝa kavaliro, Falstaff kondukas la ŝajne kaprican Princon Hal en problemojn, kaj fine estas malakceptata post kiam Hal iĝas reĝo. Falstaff aperas ankaŭ en la verko La Gajaj Edzinoj de Vindsoro sed en tute alia epoko.