Fame (televida serio, 1982)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fame
televida serio
Originala titolo Fame
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro televida dramserio
Aktoroj Debbie Allen • Jesse Borrego • Lee Curreri • Cynthia Gibb • Erica Gimpel • Albert Hague • Billy Hufsey • Carlo Imperato • Carol Mayo Jenkins • Valerie Landsburg • Nia Peeples • Gene Anthony Ray • Lori Singer
Amplekso
Sezonoj 6
Epizodoj 136
Daŭro sen reklamoj 60
Elsendo
Elsendita 7 jan. 1982 – 18 maj. 1987
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr


Famo (angle Fame) estas usona televida serio kiu elsendiĝis inter 1982 kaj 1987 en la NBC televida reto. La serio estis bazita sur filmo de la sama nomo kiu estis montrita en 1980 pri la travivaĵojn de studentoj kaj instruistoj ĉe la "Mezlernejo por la Prezentartoj" en Nov-Jorko en la 70-aj jaroj. La serio gajnis tri Premiojn Ora Globo kaj naŭ Premiojn Emmy.

Produktado kaj dissendado[redakti | redakti fonton]

La serio estis produktita fare de la produktentrepreno "MGM Television, kaj estis elsendita por la unua fojo sur la televidreto NBC en Usono, kaj sur la BBC-kanalo en Britio kaj sur Channel 7 en Aŭstralio. Malgraŭ favoraj recenzoj, la serio ricevis malaltajn rangigojn kaj estis nuligita sur NBC post du sezonoj. Sed dank'al aranĝo kun la produktentrepreno "LBS Communications", la spektaklo daŭris por 4 pliaj sezonoj.

Post la nuligo de la serio, en la reelsendoj, la epizodoj de la serio estis elsenditaj en du malsamaj versioj: la unua inkludis la originajn epizodojn kiuj daŭris proksimume horon kaj temigis ĉefan intrigon, sekundaran intrigon kaj du aŭ pli da muzikaj pecoj. La dua versio daŭris proksimume duonhoron kaj inkludis nur la ĉefintriglinion, sen sekundara intrigo aŭ muzikaj pecoj.

La serio gajnis la Premion Oran Globon por Plej bona Komedio aŭ Muzika Serio en 1982 kaj 1983. Debbie Allen, kiu interpretis al la danca instruisto Lydia Grant, gajnis la premion "Golden Globe" kiel la plej bona aktorino por 1982. Krome, la serio havis dekduojn da nomumoj por la Premio Emmy kaj eĉ gajnis naŭ fojojn.

Kantoj, muziko kaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

La malferma kanto de la spektaklo estis populara pop-muzika sukceso prezentita fare de la kantisto Irene Cara, kiu kantis ĝin por la muziko de la filmo sur kiu la serio estis bazita. Nova versio de la kanto estis surbendigita por la serio prezentita fare de Erica Gimple, kiu aktoris kiel la rolulo de Coco Hernandez en la serio. Kvankam Gimple forlasis la serion en la tria sezono ( 1983), la komenca kanto prezentita fare de ŝi daŭre akompanis la serion por du pliaj sezonoj. Ĝisdatigita versio de la kanto, en iom peza rok-stilo, estis elsendita en la aŭtuno de 1985 kaj estis prezentita fare de nova aktorino en la serio tiutempe, Loretta Chandler (sursceneja nomo Dusty). Tiu versio elsendiĝis en la lastaj du sezonoj de la serio.

La kanto "I Still Believe In Me" de epizodo de la serio titolita "Passing Grade", estis nomumita por Premio Emmy por Plej bona originala kanto. La kanto estis prezentita fare de Erica Gimple kaj Debbie Allen kaj unu el ĝiaj verkistoj estis Gary Portnoy (kiu poste skribis la temkanton por la serialkomedio "Free on the Bar"). Du unuopaĵoj de la serio, "Hi-Fidelity" kaj "Starmaker", eniris la pinton de la furorlisto en la UR.

Sony, kiu tenis la distriburajtojn por ĉiuj MGM televidserialoj de 1985 ĝis 2006, distribuis la unuan sezonon de "Fame" sur DVD la 1-an de novembro 2005. Estontaj distribuadoj de pliaj sezonoj de la serio estis transdonitaj al la 20th Century Fox.

Aktoroj - roluloj[redakti | redakti fonton]

Instruistoj[redakti | redakti fonton]

  • Debbie Allen - Lydia Grant
  • Albert Hague - D-ro Benjamin Shurofsky
  • Carol Mayo Jenkins - Elizabeth Sherwood
  • Ann Nelson - sinjorino Berg
  • Ken Swiford - Morlock

Studentoj[redakti | redakti fonton]

  • Gene Anthony Ray - Leroy Johnson
  • Valerie Landsberg - Doris Schwartz
  • Lee Currie - Bruno Martelli
  • Erica Gimple - Coco Hernandez
  • Laurie Singer - Julie Miller
  • Cynthia Gibb - Holly Lard
  • Paige Hanna - Kate Riley
  • P. R. Paul - Montgomery McNeil
  • Carlo Imperto - Danny Amatolo
  • Morgan Stevens - David Redram

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]