Farkas Heller

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Farkas HELLER [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Heller Farkas Henrik estis hungara ekonomikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1934).

Farkas Heller [1] naskiĝis la 9-an de majo 1877 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de septembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio

Farkas Heller post lernado eklaboris en 1902 en ministerio. Li ekinstruis en 1907 en universitato en Budapeŝto, kie li estis rektoro post la 2-a mondmilito. Inter 1917-1948 li redaktis fakrevuon Közgazdasági Szemle. Li ricevis premion en 1930.

Verkaro (elekto)

  • A határhaszon elmélete (1904)
  • Közgazdaságtan (Ekonomiko), (1919)
  • Vámpolitika (Dogana politiko), (1922)
  • Nationalökonomie (1925)
  • A közgazdasági elmélet története (Historio de la ekonomia teorio), (1944)
  • Közgazdaságtan (Ekonomiko), (1945)

Memorigiloj

  • kolegio kaj ĉeflernejo en Budapeŝto
  • memortabulo
  • fondaĵo de 1999
  • skulptaĵo en universitato en Budapeŝto

Fontoj