Federacia Asembleo de Rusio
La Federacia Asembleo - ruse Федеральное собрание [prononco "Federalnaje Sabranje"] - en Rusio estas la nomo de la ŝtata parlamento konsistanta el du ĉambroj (artikolo 94 kaj sekvaj de la ŝtata konstitucio de Rusio el la jaro 1993). La du ĉambroj estas:
- Dumao (450 seĝoj) - reprezentantoj de la popolo
- Federacia Konsilio (178 seĝoj) - reprezentantoj de la federaciaj subŝtatoj
Ambaŭ parlamentaj ĉambroj troviĝas en la urbo Moskvo, en malsamaj konstruaĵoj.