Federacia Konsilio de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Federacia Konsilio (aŭ Federacia Soveto; ruse Совет Федерации [prononco "Savjet Federacii] estas la dua ĉambro de la ŝtata parlamento de Rusio, kies du ĉambroj kune nomiĝas Federacia Asembleo de Rusio. La Federacia Konsilio laŭ la stato de Marto 2014 havas 170 seĝojn por la reprezentantoj de la federaciaj subŝtatoj. La 85 federaciaj subŝtatoj preprezentiĝas kun po unu sendito de la regiona ekzekutivo kaj ekzekutivo.

Kontraŭe al la unua parlamenta ĉambro, la Dumao, la Federacia Konsilio ne povas esti malfondata de la ŝtata prezidento. La Konsilio pludecidas pri leĝoj, per tio ke ĝi aŭ plugvidas la leĝojn deciditajn de la Dumao al la ŝtata prezidento por ties subskribo, aŭ resendas ilin al la Dumao.

Ekde la 5-a de decembro 2001 la politikisto Sergej Miĥailoviĉ Mironov estas prezidanto de la Federacia Konsilio.

Ekde la 21-a de septembro 2011 la politikisto Valentina Matviyenko estas prezidanto de la Federacia Konsilio.

Eksteraj ligiloj