Federacio Andora de Futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacio Andora de Futbalo
emblemo
federacio de futbalo
Komenco 1994 vd
Lando(j)  Andoro
Membro de FIFAUEFA vd
Posedatoj Andora vira nacia futbala teamo • andora nacia futbala teamo de viraj sub-21-jaruloj • Andora virina nacia futbala teamo • Andora vira nacia plaĝa futbala teamo • andora nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • andora nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Federacio Andora de Futbalo, katalune Federació Andorrana de Futbol, estas la nacia futbala asocio en Andoro, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1994. La asocio interalie ekde la jaro 1995 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata katalune Primera Divisió. La ĉampiono en 2023 estas la klubo Atlètic Club d'Escaldes, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo FC Santa Coloma - laŭ la stato de 2023 entute 13-foje.

Krome la Andora vira nacia futbala teamo kaj la Andora virina nacia futbala teamo (ambaŭfoje katalune Selecció de futbol d'Andorra) reprezentas la landon en internaciaj matĉoj. La teamoj ĝis nun ĝuis tre malmultajn sukcesojn pro la malgrandega populacio de la Princlando, la kvina plej malgranda el iu UEFA-lando (nur Liĥtenŝtejno, San-Marino, Ĝibraltaro kaj la Feroaj Insuloj estas pli malgrandaj).

jen la vira nacia teamo (en ruĝo kaj blanko) kontraŭ la ukraina teamo en 2009