Fegyvernek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fegyvernek (fedjvernek) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Törökszentmiklós. La loknomo signifas: ŝildisto.

Blazono de Fegyvernek

Bazaj informoj

Situo

Centro de Fegyvernek

Fegyvernek situas sur ebenaĵo, laŭ iama Tiso-branĉo, Tiso preterfluas, laŭ ĉefvojo Szolnok-Debrecen, Törökszentmiklós estas proksime.

Historio

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. Post alveno de la hungaroj ĉi tie loĝis ŝildistoj, kies nomoj troviĝas en la loknomo. Fegyvernek estis menciita unuafoje en 1212. La komunumo estis ankaŭ doganejo, tial ĝi meritis la rangon kampurbo en la 15a. jarcento. Fine de la turka epoko la loko senhomiĝis. Ekde 1871 ĝi denove ekhavis la rangon kampurbo. En 1919 la rumanoj okupis la urbeton, estro de la rumanoj estis mortpafita, sekve 49 da hungaroj estis murditaj. En 1950 Örményes iĝis memstara municipo.[1] En 1945 oni forpelis virojn por trudlabori. Fegyvernek urbiĝis en 2013.

Vidindaĵoj

Iama preĝejturo de Fegyvernek

Vidindaĵoj estas:

Famuloj

En Fegyvernek naskiĝis biologo József Hámori.

  1. http://www.ormenyes.hu/index.php?option=com_content&view=article&id=44&Itemid=53