Feke

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Feke (antikva greka: Βακχη , Vàĥe) estas distrikto de la provinco Adana,Turkio, je 122 km de la urbo Adana, 620 m super la marnivelo, ĝi estas urbeto en alloga arbarkovrita montflanko.

La areo estis loĝita de la hititoj en la 16-a jarcento a.K., persoj en la 6-a jarcento a.K., konkerita de Aleksandro la Granda en 333 a.K, kaj poste apartenis al romianoj kaj bizancanoj. Kiam armeoj de Islamo prenis Kilikion en 1081 la armena loĝantaro fuĝis al la montetoj kaj prenis kastelon de la bizancanoj. Ĝi iĝis grava fortikejo de la Rubenida Dinastio, kiu poste iĝis la reganto de la Armena reĝlando en Kilikio. Ĝi poste pasis al mamelukoj kaj otomanoj.