Femto-ĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Femto-ĉelo (de la SI-kategorio femto) estas privata ĉelo de la radia reto UMTS. Ĝin nutras malgranda UMTS-a stacio, kiu ricevas kaj sendas signalojn en malgrandaj, ĝenerale privataj areoj kaj tiel plivastigas la reton de radi-telefona provizanto, kiu alie ne atingus tiun areon aŭ atingus ĝin nur je malalta kapacito. Tiun ĉi mankon la ĉel-posedanto kompensas per drata ligo al la Interreto.

Ĉar femto-ĉelo estas suplementa parto de publika raditelefona reto, eblas sen-interrompa transdono de konekto inter la ĉelo kaj la ekstera UMTS-reto.