Fera Piliero de Delhio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fera piliero staras ene de la korto de la Moskeo Kuŭat-ul-Islam.
Detalo montranta la skribaĵon pri la reĝo Ĉandragupto la 2-a.

La Fera Piliero de DelhioFera Kolono de Delhio estas 7.2 metrojn alta strukturo, kiu estis konstruita de "reĝo Ĉandra", probable Ĉandragupto la 2-a, kaj estas nuntempe stara en la Kutaba komplekso en Mehrauli en Delhio, Barato.[1][2] Ĝi estas fama pro la rusto-rezista kompono de la metaloj uzitaj en sia konstruado.

La piliero altiris la atenton de arkeologoj kaj fakuloj pri materialoj pro sia alta rezisto al korodo kaj ĝi estis nomita "atestilo de la alta nivelo de teknika kapablo atingita de la feraĵistoj de antikva Hindio en elfosado kaj procezado de fero".[3][4] La kontraŭkoroda rezisto rezultas el homogena tavolo de kristala fer-hidrogena fosfata hidrato en la kompono de fero kun alta enhavo el fosforo, kio utilas por protekti ĝin el la damaĝaj efikoj de la Delhia klimato.[5]

La piliero pezas ĉirkaŭ 6,000 kg kaj oni supozas, ke ĝi estis starigita en tio kio estas nuntempe Udaĝagiri kaj reuzita fare de unu el la monarkoj de la Gupta imperio proksimume en la jaro 402, kvankam la preciza dato kaj loko estas ankoraŭ pridisputata.[6]

28° 31′ 28.76″ N 77° 11′ 6.25″ O / 28.5246556 °N, 77.1850694 °O / 28.5246556; 77.1850694 (mapo)Koordinatoj: 28° 31′ 28.76″ N 77° 11′ 6.25″ O / 28.5246556 °N, 77.1850694 °O / 28.5246556; 77.1850694 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Finbarr Barry Flood, 2003, "Pillar, palimpsets, and princely practices", Res, Xliii, New York University, pp 97. Alirita la 2an de majo 2019.
  2. "IIT team solves the pillar mystery". Times of India. 2005. Alirita la 2an de majo 2019.
  3. On the Corrosion Resistance of the Delhi Iron Pillar, R. Balasubramaniam, Corrosion Science, Volume 42 (2000) pp. 2103–2129. Corrosion Science estas publikaĵo specializita en prikoroda scienco kaj inĝenierado. Alirita la 2an de majo 2019.
  4. Yoshio Waseda; Shigeru Suzuki (2006). Characterization of corrosion products on steel surfaces. Springer. p. vii. ISBN 978-3-540-35177-1. Alirita la 2an de majo 2019.
  5. Balasubramaniam 2005, citita.
  6. R. Balasubramaniam 2005, p. 1.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • King Chandra and the Mehrauli Pillar, M.C. Joshi, S.K. Gupta and Shankar Goyal, Eds., Kusumanjali Publications, Meerut, 1989.
  • The Rustless Wonder – A Study of the Iron Pillar at Delhi, T.R. Anantharaman, Vigyan Prasar, New Delhi, 1996.
  • Delhi Iron Pillar: New Insights. R. Balasubramaniam, Aryan Books International, Delhi, and Indian Institute of Advanced Study, Shimla, 2002, Hardbound, (ISBN 81-7305-223-9). [1] [2]
  • The Delhi Iron Pillar: Its Art, Metallurgy and Inscriptions, M.C. Joshi, S.K. Gupta and Shankar Goyal, Eds., Kusumanjali Publications, Meerut, 1996.
  • The World Heritage Complex of the Qutub, R. Balasubramaniam, Aryan Books International, New Delhi, 2005, Hardbound, (ISBN 81-7305-293-X).
  • "Delhi Iron Pillar" (duparta), R. Balasubramaniam, IIM Metal News Volume 7, No. 2, April 2004, pp. 11–17 and IIM Metal News Volume 7, No. 3, June 2004, pp. 5–13. [3]
  • New Insights on the 1600-Year Old Corrosion Resistant Delhi Iron Pillar, R. Balasubramaniam, Indian Journal of History of Science 36 (2001) 1–49.
  • The Early use of Iron in India, Dilip K. Chakrabarti, Oxford University Press, New Delhi, 1992, (ISBN 0195629922).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]