Ferenc Kiss (biologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Kiss

KISS Ferenc (kiŝ) estis hungara anatomo, universitata profofesoro, laŭreato de Kossuth-premio. Li naskiĝis en Nagyszalonta la 7-an de septembro 1889 kaj mortis en Budapeŝto la 7-an de aprilo 1966.

Biografio

Ferenc Kiss havigis la diplomon de kuracisto en 1913 en la Universitato de Koloĵvaro. Samloke li estis asistanto, poste ekde 1919 adjunkto en la anatomia instituto de Budapeŝto. En 1924 li iĝis privatprofesoro. Li estis profesoro pri la anatomio kaj histologio ekde 1929 en la Univesitato de Szeged, ekde 1931 en la Universitato de Budapeŝto, direktoro de anatomia instituto. En 1961 li pensiuliĝis.

Verkoj ĉefaj

  • Tájanatómia (Bp., 1922);
  • Rendszeres bonctan (kun Albert Gellért kaj János Szentágothai , Bp., 1939);
  • Az ember anatómiájának atlasza (kun Szentágothai János, Bp., 1946).

Fonto