Fernando Germani

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fernando Germani (* 5-a de aprilo 1906 en Romo; † 10-a de junio 1998 samloko) estis itala orgenisto, komponisto kaj orgenpedagogo.

Jam infanaĝe Germani evidentigis sian muzikan talenton. En la aĝo de kvar jaroj li publike ludis pianon kaj violonon, kaj kiel okjarulo li sekvis kompozicio-instruon ĉe Ottorino Respighi, kiu ankaŭ atentigis lin pri la orgeno. Dekkvinjara li estis vokita kiel orgenisto de la Augusteo-simfoniorkestro en Romo.

Oni konsideras Germani kiel elstaran interpretiston de la muziko de Johann Sebastian Bach. Eminentan gravecon ankaŭ havas la lernolibro pri orgenludado eldonita de Germani, en kiu estas surlistigitaj la principoj de la moderna tekniko ĉe la pedalludo. Lernantoj de Germani estas i.a. Helmuth Rilling, Ekkehard Schneck kaj Egidius Doll.