Ottorino Respighi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ottorino Respigh

Ottorino Respighi (n. 9-an de julio 1879 en Bolonjo; m. 18-an de aprilo 1936 en Romo) estis itala komponisto. Li validas kiel gvida reprezentanto de la pli nova itala instrumenta muziko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Respighi estis filo de pianinstruisto kaj ricevis infanaĝe violon- kaj pianinstruon. Ekde 1891 ĝis 1899 li studis ĉe Liceo musicale en Bolonjo violonon kaj vjolon ĉe Federico Sarti samkiel kompozicion ĉe Luigi Torchi kaj Giuseppe Martucci.

Post sia finekzameno ĉe Liceo li mallonge laboris kiel vjolisto en la orkestro de la urbo Bolonjo kaj poste en 1900/01 kaj denove en 1902/03 alprenis engaĝon ĉe Opera Italiana en la teatro de Sankt-Peterburgo. Tie li renkontis Nikolaj Rimskij-Korsakov, je kiu li sekvis kelkajn kompozici-lecionojn kaj kies koloreca orkestrado lin forte influis. En 1902 krome li mallonge studis ĉe Max Bruch en Berlino. Ekde 1903 ĝis 1908 li denove laboris kiel orkestromuzikisto en Bolonjo kaj je tio li pli kaj pli elstariĝis per propraj komponaĵoj samkiel prilaboraĵoj de barokaj komponaĵoj. Dua restado en Berlino 1908/09, kie li perlaboris kiel pianisto en kantlernejo, denove pliampleksigis lian muzikan horizonton kaj alportis al li unuan agnoskon kiel komponisto ekster Italio.

Per prezentado de sia solokantato Aretusa en 1911 Respighi intense sin turnis al la pianakompanado. Ĉar lia espero pri fiksa dungiteco ĉe Liceo musicale en Bolonjo ne plenumiĝis, en 1913 li alprenis profesorpostenon pri kompozicio ĉe Liceo musicale di S. Cecilia en Romo. Al liaj lernantoj apartenis ekde 1915 la komponistino kaj kantistino Elsa Olivieri Sangiacomo, kun kiu Respighi geedziĝis en 1919.

La finfinan trarompon kiel komponisto Respighi atingis en 1916 per la tre sukcesa prezentado de sia Le fontane di Roma|Fontane di Roma. En 1923 li fariĝis direktoro ĉe Conservatorio di S. Cecilia (kiel nomiĝis Liceo musicale di S. Cecilia ekde 1919), tamen rezignis ĉi tiun postenon en 1926, ĉar ĝi ne lasis al li sufiĉe da tempo por komponado. Lian instruadon li tamen daurigis ĝis 1935.

En la postaj jaroj Respighi ofte turneis en Italio kaj en eksterlando por prezenti siajn komponaĵojn, je kio li sin prezentis kaj kiel dirigento kaj kiel pianakompananto (plejofte de sia edzino), foje ankaŭ kiel solopianisto. Lia muziko estis ege ŝatata ankaŭ de la faŝisma registaro, sen ke Respighi tamen konsentis kun tiu.

Ekde 1933 Respighi ne plu povis kompletigi novajn originalajn komponaĵojn pro malsanaj kaŭzoj. Li mortis en la aĝo de preskaŭ 57 jaroj pro kormalsano. Lia edzino Elsa postvivis lin per 60 jaroj kaj dum ĉi tiu tempo intense zorgis pri la flegado de lia muzika heredaĵo.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Post prefere klasikismaj fruaj komponaĵoj la muzika lingvo de Respighi post restado en Rusio pliampleksiĝis. Libera formo, pli ampleksa harmoniaro kaj granda bendlarĝo de la muzika esprimo ekde nun karakterizis la komponaĵojn. Krome la muziko de Respighis reprezentas forturnon de la verismo en Italio. Kune kun Alfredo Casella, Ildebrando Pizzetti kaj Gian Francesco Malipiero ekestis nuntempa muzikkulturo, kiu enigis influojn el tuta Eŭropo. Respighi mem sin malfermas en sia muziko ekz. al dutonaleco, liaj orkestrokomponaĵoj ekkonigas precipe influojn de la franca impresionismo, li alproksimiĝis al la sonlingvo de Maurice Ravel. Sed Respighi ankaŭ estas reprezentanto de klasikismo en Italio. Malsame kiel en Francio, kie la grupo Les Six propagandis Novan Simplecon, kiu precipe revekis la facilecon de la Viena klasikismo, Respighi sin turnis precipe al la itala muziko de la baroko kaj renesanco, al kies muzikon li parte surmetis novan sonvestaĵon (orkestra suito Gli Uccelli [la birdoj]) aŭ uzis, por komponi in stilo antico.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Rè Enzo (eo. Reĝo Enzo; 1905). Komika opero triakta. Libreto: Alberto Donini. Unua prezentado (up) 12-an de marto 1905 Bolonjo (Teatro del Corso)
  • Al mulino (1908). Fragmento, ne prezentita.
  • Semirâma. Poema tragico (1910). 3 aktoj. Libretto: Alessandro Ceré. up 1910 Bolonjo (Teatro comunale)
  • Marie Victoire (1912-1914). Opero kvarakta (5 bildoj). Libreto: Edmond Guiraud (1912-1914; laŭ sia samnoma teatraĵo [up 1911 Parizo]). up 27-an de januaro 2004 Romo (Teatro dell'Opera)
  • La bella addormentata nel bosco (La bella dormente nel bosco). Fiaba musicale (eo. Dormanta Belulino; 1916-1921). 3 Akte. Libreto: Gian Bistolfi, nach Perrault. up 1922 Romo (Teatro Odescalchi)
  • Belfagor. Commedia lirica (1921-1922). Prologo, 2 aktoj kaj epilogo. Libreto: Claudio Guastalla, laŭ Ercole Luigi Morselli. up 1923 Milano (Teatro alla Scala)
  • La campana sommersa (eo. La droninta sonorilo; 1925-1926). Opero kvarakta. Libreto: Claudio Guastalla, laŭ Gerhart Hauptmann. up (en germana tekstoversio de Werner Wolff) 18-an de novembro 1927 Hamburgo (Staatsoper). Itala unua prezentado: aprile 1929 Romo (Teatro dell'Opera)
  • Maria egiziaca (eo. La egipta Maria; 1931-1932). Mmisteriaĵo unuakta (2 epizodoj). Libreto: Claudio Guastalla. up 1932 Novjorko kaj Venecio
  • La fiamma. Melodramma (eo. La flamo; 1933). 3 aktoj (4 bildoj). Libreto: Claudio Guastalla, laŭ Hans Wiers-Jenssen. up Romo 1934 (Teatro dell'Opera)
  • Lucrezia. Istoria (1935/1936). 1 akto (3 scenoj). Libreto: Claudio Guastalla. Fragmento, kompletigita de Elsa Respighi. up 1937 Milano (Teatro alla Scala)

Baletoj[redakti | redakti fonton]

  • La boutique fantasque (eo. La magivendejo; 1918). Baleto pri temoj de Gioachino Rossini. up 1919 Londono (Alhambra Theatre)
  • Scherzo veneziano. Azione coreografica (1920). Libreto: Ileana Leonidov. Up 1920 Romo (Teatro Costanzi)
  • Sèvres de la vieille France (1920). Baleto pri francaj temoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Up 1920 Romo (Teatro Costanzi)
  • La pentola magica. Azione coreografica (eo. La magiokaldrono; 1920). pri rusaj popolkanto-temoj. Up 1920 Romo (Teatro Costanzi)
  • Scherzo veneziano. Commedia coreografica (1920)
  • Gli uccelli (eo. La birdoj; 1928). Baleto pri temoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Up 1933 San Remo (Casinò municipale)
  • Belkis, regina di Saba (eo. Belkis, Reĝino de Saba; 1931). Baleto en 5 bildoj. Libreto: Claudio Guastalla. Up 1932 Milano (Teatro alla Scala)

Simfoniaj poemoj[redakti | redakti fonton]

  • Roma trilogio, konsista el
    • Fontane di Roma (eo. La fontanoj de Romo ; 1916) - La Fontana in Valle Giulia all’ Alba; La Fontana di Tritone al Mattino; La Fontana di Trevi al Meriggio; La Fontana di Villa Medici al Tramonto.
    • Pini di Roma (eo. La pinioj de Romo; 1924) – La pinioj de la Villa Borghese; Pinioj proksime al katakombo; La pinioj sur la Gianicolo; La pinioj de la Via Appia.
    • Feste Romane (eo. Romaj festoj; 1928) - Circenses, la jubileo; Ottobrata; Befana.
  • Vetrate di Chiesa (eo. Preĝejofenestroj; 1926) – La fuĝo el Egiptio; La ĉefanĝelo Mikaelo; La frumeso de sankta Klara; Stankta Gregoro la granda.
  • Gli uccelli (eo. La birdoj; 1927)
  • Impressioni brasiliane (eo. Brazilaj impresoj; 1927)
  • Trittico Botticelliano (eo. Triptiko de Botticelli; 1927)

Ceteraj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Christus, biblia kantato (1900)
  • Pianokonĉerto a-minora (1902)
  • Burleske d-minora por iano kaj orkestro (1906)
  • Pastorale pro violono kaj arĉensemblo (1908)
  • Sinfonia drammatica (1914)
  • Tri suitoj Antiche arie e danze per liuto (eo. Antikvaj arioj kaj dancoj; 1916, 1923, 1931)
  • Concerto gregoriano por violonokaj orkestro (1921)
  • Concerto all’antica por violonokaj orkestro (1923)
  • Rossiniana, orkestrosuito laŭ Gioachino Rossini (1925)
  • Toccata (1928)
  • Metamorphoseon, Modi XII (1930)
  • Lauda per la natività del signore por miksita ĥoro, loloistoj kaj orkestro (1930)
  • Concerto a cinque por hobojo, trumpeto, violono, kontrabaso, piano kaj arĉenesemblo (1933)
  • Pianokvinteto f-minora
  • Arĉkvarteto D-maĵora
  • Suito por orgeno kaj arĉinstrumentoj
  • Orgenmuziko
  • Lidoj
  • Prilaboraĵoj de verkoj de antikvaj majstroj, ekz. Passacaglia en c-minoro laŭ originalverko de Johann Sebastian Bach (1930)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]