Fervojlinio Timișoara – Radna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Timișoara – Radna
Superrigardo
Numero de linio CFR 213
Trafikado
Trafikanto CFR
Teknikaj trajtoj
Longo 68 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Nombro de trakoj 1
Stacioj de la fervojlinio
0,00 Timișoara Nord
3,69 Timișoara Est
Linio 900 (al Lugoj)
9,42 Viile Giarmata h.
13,82 Giarmata Hm.
15,73 Cerneteaz h.
aŭtovojo A1
24,02 Pișchia h.
Ponto super Bega Veche
28,55 Bencei h.
33,00 Fibiș h.
37,28 Remetea Mică
40,15 Șarlota h.
44,24 Gomila h.
48,64 Aliuș hcv.
limo Timiș / Arad
55,62 Zăbrani Hm
60,72 Neudorf h.
Ponto super Mureș
Linio 200 (de Arad)
Lipova
67,32 Radna
al Deva
vdr

La fervojlinio Timișoara – Radna estas duaranga fervojlinio en Rumanio. Ĝi havas la numeron 213 kaj ligas la municipegon Timișoara en distrikto Timiș kun la vilaĝo Radna, kiu apartenas al la urbo Lipova (distrikto Arad). Fakte Radna estas la stacio de Lipova, situante rekte ĉe rivero Mureș, kiu disigas la du setlejojn.

La linio estis fondita de la societo Societatea Căii Ferate Locale Timișoara – Lipova – Radna kaj malfermita la 29-an de majo 1897. Ĝi longas 68 kilometrojn. Ĝia plej alta loko estas ĉe Gomila (145 m s. m.); Radna altas 124 metrojn kaj Timișoara Est 80 metrojn.

Ĝis 1967 la linio atingis la urbon Lipova kaj finiĝis tie. Poste estis konstruita ŝtala ponto super Mureș, kiu permesis al la fervojo preterpasi Lipovan sur la alia bordo kaj tiel pluiri al Deva.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Forumul pasionaților de trenuri din RO 213 : Radna – Timișoara Nord (rumane) (HTML). Alirita 2015-03-12.