Filozofio de lingvo
La filozofio de lingvo estas tiu branĉo de la filozofio kiu studas la lingvon. Ĝi ĉefe traktas la ecojn de signifo, nomado , lingva kompreno, vero, komunikado, interpreto kaj traduko.
Estas kvin fundamentaj demandoj en la filozofio de lingvo:
- Kiel frazoj kunmetiĝas al signifohavaj tutoj?
- Kiuj estas la signifoj de frazeroj (vortoj)?
- Kion ni faras per lingvo? (Kiel ni socie uzas ĝin? Kio estas ĝia celo?)
- Kiel lingvo rilatas al la menso?
- Kiel lingvo rilatas al la mondo?
Komparu kun
Lingvistiko ~ semantiko ~ signifo