Finstudinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Finstudinto, finlerninto, ekslernanto, kursfininto estas persono, kiu sukcese trapasis lernejon aŭ kurson.

PIV malrekomendas uzi la internacian esprimon absolvent, ĉar absolvi signifas pardoni kaj nuligi pekojn (lernejo ne estas peko). Etimologie la du signifoj ne estas tiom malproksimaj, ĉar la verbo origine signifas malligi, liberlasi, do esti liberigita el la peko aŭ el la lernejo. Esperanto el la du signifoj elektis la religian.