Flago de Kebekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Kebekio

La flago de Kebekio, nomata la fleurdelisé temas pri la provinca flago adoptita de la registaro de Kebekio, dum la administrado de Maurice Duplessis. Ĝi estis la unua provinca flago oficiale adoptita en Kanado, unue montrita la 21-an de januaro 1948, ĉe la Parlamentejo de la Nacia Asembleo en Kebeko. La Flagtago de Kebekio estas la21-a de januaro kiam estas festata ĝian adopton, kvankam por iom da tempo ĝi estis festita en majo.

La fleurdelisé prenas sian blankan krucon de la antikvaj reĝaj flagoj deFrancio kaj ĝiaj blankaj lilioj kaj blua kampo de standardo honorante la Virgulinon Maria laŭdire portita de franc-kanada milico ĉe la venko de Generalo Louis-Joseph de Montcalm dum la batalo de Kariljono (Ticonderoga, Nov-Jorko). Kontraŭ la popolkredo, la lilioj ne estas prenitaj de la standardo de la reĝoj de Francio, kiuj uzis orajn liliojn. La blankaj lilioj sur la flago de Kebekio estas simboloj de pureco, kiuj originale reprezentis la Virgulinon Maria.