Saltu al enhavo

Flago de Turkmena Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Turkmena Soveta Socialisma Respubliko

La lasta flago de la Turkmena SSR estis adoptita la 1-an de aŭgusto 1953.

Antaŭ tio, la flago estis ruĝa kun la cirilaj karakteroj ТССР (TSSR) en oro en la pintangulo. Inter 1937 kaj la adopto de ĉi-supra flago en la 1940-aj jaroj, la flago estis la sama, sed kun la karakteroj en la latina alfabeto (T.S.S.R.).

En la 1930-aj jaroj, la turkmena flago estis ruĝa kun granda rikoltilo kaj martelo en la pintangulo, simila al la flago de Sovetunio.