Flago de la Komi Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La nuna oficiala flago de Komi Respubliko

Flago de Komi Respubliko estas oficiala ŝtatsimbolo de Komiio, subjekto de Rusia Federacio. La nuna flago estis akceptita je la 17-a de decembro 1997. Ĝi estas horizontala trikoloro de bluo, verdo kaj ruĝo. La proporcio de la flago estas 2:3.

Historio de la flago[redakti | redakti fonton]

Laŭ lasta modifiko de la Ŝtatflago de Komi Sovetia Socialisma Respubliko ĝi estis sama kiel flago de RSFSR kun aldonita skribaĵo Komi ASSR en ĝia supra maldekstra parto.

La unua flago de post-Sovetia Komi Respubliko estis laŭleĝe akceptita je la 27-a de novembro 1991[1]. Ĝiaj proporcioj estis 1:2.

Unue tiu flago estis kreita kiel baŝkira nacia flago en la jaro 1917[2] kaj oni planis restaŭri ĝin kiel nacian flagon de Baŝkirio. Sed la parlamento de Komi Respubliko akceptis la flagon tri monatojn antaŭe ol tion faris la parlamento de Baŝkirio, tial Respubliko Baŝkortostano devis elekti alian varianton de trikoloro (la ordo de koloroj malsamas).

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Постановление Президиума Верховного Совета Коми ССР от 27.11.1991 — закон «Об утверждении Государственного флага Коми ССР и внесении изменений в Конституцию (Основной Закон) Коми ССР». Утверждён законом № XII-20/3 от 06.06.1994. Закон введён в действие Постановлением № XII-20/4.
  2. Akceptita per farman (ordono) de Baŝkira Registaro № 4547 je 20.08.1918