Floriade (Nederlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Floriade
International Horticultural Exhibition
Internacia ekspozicio
Komenco 1960 vd
Lando(j) Nederlando vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Villa Flora, la plej verda konstruaĵo de Nederlando, planita de Jón Kristinsson

La monda hortkultura ekspozicio Floriade okazis ĉiun dekan jaron ekde 1960. La Floriade estas la sekvanto de la nederlandaj florespozicioj. Ekde 1960 la Bureau International des Expositions (BIE) (esperante: „Internacia buroo de Ekspozicioj“ rekonas la hortikulturan ekspozicion kiel kategorion el la mondaj ekspozicioj. Ekde tiam la Floriasde ricevas la rekonon ankaŭ ĉe AIPH. Floriade nomiĝas la mondaj hortikulturaj ekspozicioj en Nederlando kaj estas ankaŭ parto der la hortkulturaj ekspozicioj de AIPH, kiuj okazas tutmonde.

La Floriade 2012 okazis en Venlo. la antaŭlasta estis Floriade 2002, kiu okazis en Haarlemmermeer. Ĝi okazis kune kun la 16a Monda hortkultura ekspozicio. Antaŭaj „Floriadoj“ okazis Roterdamo (Floriade 1960), Amsterdamo (Floriade 1972 kaj Floriade 1982) en Den Haag en Zoetermeer (Floriade 1992).

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1960 en Nederlando estis organizitaj sub la nomo 'Flora' internaciaj ekspozicioj en la hodiaŭa Groenendaal apud Heemstede en 1925, 1935 kaj en 1953. En Groenendaal troviĝas restaĵoj de la florekspozicio „Flora 1953“.

Organizado[redakti | redakti fonton]

La Floriade estas organizita de la Nederlanda Hortkultura Konsilio (nederlande: „Nederlandse Tuinbouwraad“. La nederlanda hortkultura konsilio fondiĝis en 1908. Ĝi tasko estas plibonigi la reputacion de la nederlanda hortikulturo ekonomio kaj plifortigi la eksporton. La Floriade estas ties plej grava rimedo.

La komunumoj povas kanditatiĝi . La konsilio poste elektas la plej konvinkan kanditaton

Floriade urbo loko dato AIPH- numero
Floriade 1960 Roterdamo Het Park 25-a de marto 1960 – 25-a de septembro 1960 1
Floriade 1972 Amsterdamo Amstelpark kaj Beatrixpark 30-a de marto 1972 – 1-a de oktobro 1972 5
Floriade 1982 Amsterdamo Gaasperpark 8-a de april 1982 – 10-a de okobro 1982 9
Floriade 1992 Zoetermeer Rokkeveen 9-a de aprilo 1992 – 10-a de oktobro 1992 13
Floriade 2002 Haarlemmermeer Haarlemmermeerse Bos, Geniedijk 6-a de aprilo 2002 – 20-a de oktobro 2002 16
Floriade 2012 Venlo Venlo_Greenpark 5-a de aprilo 2012 – 7-a de oktobro 2012
Floriade 2022 Almere Almere Floriade

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]