Florkulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Florikulturejo.

Florikulturo estas branĉo de la hortikulturo kiu kultivas florojn kaj aliajn ornamajn plantojn. Eble la termino flor- kaj ornamplant-kultivado estas pli taŭga. La branĉo de hortikulturo kultivas tranĉflorojn, potplantojn, staŭdojn kaj lignoplantojn (arboj, arbustoj, arbedoj). La lignecaj plantoj por eksterdomaj ornamaj celoj estas plejparte produktataj de specialaj entreprenoj. En Esperanto la nomo arbokultivejo estus taŭga kaj oni povus konsideri ĝin kiel branĉo de la forstoscienco.