Fobetoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fobetoro
Sekso vira
Familio
Patro Hipno
Patrino Nikso
vdr

Fobetoro (helene Φοβητώρ, latine Phobetor) estis en la helena mitologio filo de la dio de dormo Hipno kaj de lia edzino Pasitoo, la plej juna el Ĥarisoj. Li estas unu el Sonĝoj.

Li aperadis al la homoj en dormo post kiam dormigis ilin kaj kiam foriris lia patro. Li prenis sur sin sole la bestan vizaĝon kaj el tio kaj el lia kromnomo „Timiganto“ oni povas dedukti, ke li ne alportadis kvietajn sonĝojn, ĝuste male.

Pri lia propra vizaĝo na estas io pli proksima sciigata, oni povas nur hipotezi, ke konforme kun sia karaktero, ankaŭ lia vizaĝo ne estis aparte bela.

Ili estis tri fratoj:

  • Morfeo kapablis preni sur sin formon kaj voĉon de ĉiu ajn homo,
  • Fobetoro aŭ Ikelo („Timiganto“) aperadis en formo de iu animalo,
  • Fantaso kapablis sin transformi en fantastajn malvivajn aĵojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fobétór en la ĉeĥa Vikipedio.