Folkhemmet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Folkhemmet (en esperanto „Popolhejmo“) estis grava politika metaforo de la svedaj socialdemokratoj en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj kaj estis uzata por la klopodita bonstata ŝtato. La nocio hodiaŭ ne estas plu uzata kaj estas anstataŭigita per la sinonimo Bonstata ŝtato.

Origino[redakti | redakti fonton]

La nocio „Popolhejmo“ kiel metaforo por politika vizio aperas unuafoje en naciaj kaj dekstre konzervativaj rondoj. La ŝtatsciencisto kaj politikisto Rudolf Kjellén skizis en sia verko „La ŝtato kiel vivformo“ (1916) aŭtoritatan kaj mistikan ŝtat-nocion, kiu difinis la ŝtaton kiel organismon kaj parolis pri estonta Popolhejmo. La nocion transprenis ankaŭ Manfred Björkquist, gvidanto en la sveda eklezio, kamparana politikisto.

Socialdemokrata metaforo[redakti | redakti fonton]

En iu politika diskuto de 1928, la partia gvidanto de la socialdemokratoj Per Albin Hansson, uzis la nocion „Popolhejmo“ por priskribi la celojn de la socialdemokrata politiko en Svedio. Lia posteulo Tage Erlander parolis jam pri „forta socio“, kaim li priskribis celojn de la socialdemokratoj. Pli poste la nocio estis anstataŭita per la vorto Bonstata ŝtato.

Per Albin Hansson parolis pri egalrajteco, apogo de malriĉuloj, malfortuloj, handikapuloj, infanoj ktp.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Henrik Berggren & Lars Trägårdh: Är svensken människa? Gemenskap och oberoende i det moderna Sverige. Stockholm 2006.
  • Tommy Möller: Svensk politisk historia 1809-1975. Lund 2004.