Fonfría (Teruel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fonfría.
Fonfría
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 44492
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 1° 5′ U (mapo)40.9959249-1.0844128Koordinatoj: 41° 0′ N, 1° 5′ U (mapo) [+]
Alto 1 247 m [+]
Areo 20,583531 km² ( 205 8.3 531 ha) [+]
Fonfría (Provinco Teruelo)
Fonfría (Provinco Teruelo)
DEC
Fonfría
Fonfría
Situo de Fonfría
Fonfría (Hispanio)
Fonfría (Hispanio)
DEC
Fonfría
Fonfría
Situo de Fonfría

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fonfría, Aragon [+]
vdr

Fonfría [fonFRIa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo. La loknomo Fonfría estas etimologie komprenebla kiel Malvarma Fonto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 102 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Bea (nordokcidente) kaj Allueva (sudoriente). La urba kerno estas sur 1247 msm, pro kio estas malvarma klimato. Ĝi estas en montara Iberia Sistemo, trapasata de la rivero Huerva kiu ekfluas tie kaj enfluas en Ebron ĉe Zaragozo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Ĝi sendependiĝis el Daroca en 1248.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Fonfría kie oni malaltiĝis ĝis nunaj nur 29 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun mudeĥara turo, ermitejo, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ekzemple ĉe la rivero Huerva ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]