Forlaso
El Vikipedio
Forlaso estas definitiva laso de iu al ties destino, de io sen reveno, de kredo aŭ religio, ktp.
La termino havas specifan juran signifon laŭ la diversaj leĝsistemoj.
Laŭ la formo de sinonima "abandono" estus ago per kiu oni cedas al asekuristo la asekuritan objekton aŭ tion, kio restis el ĝi post difektiĝo kaj anstataŭe postulas la plenan asekuritan sumon (PIV). Ĝenerale oni konsideras kiel cedo de posedrajto sen agnosko de sukceda posedonto. Alia signifo estus la forlaso de hejmo aŭ de gefilo fare de geedzo.
Abandonismo estus psika perturbo karakterizata de granda malfacilo alfronti eblan forlasitecon (PIV).