Formortinta en naturo
Formortinta en naturo (FN) aŭ laŭ la angla nomo Extinct in the Wild (EW) estas konservostatuso atribuita al specioj aŭ pli malaltaj taksonoj, kies unikaj konataj vivantaj membroj estas tenataj en kaptiveco aŭ kiel naturigita populacio for de ties historia teritorio.[1]
Ekzemploj
Ekzemploj de specioj aŭ subspecioj kiuj estas formortintaj en naturo estas la jenaj:
- Alagoasa mutuo (formortinta en naturo ekde 1988)
- Gvama ralo (formortinta en naturo ekde 1980)
- Havaja korvo (formortinta en naturo ekde 2002)
- Elafuro (formortinta en naturo ekde 1865 kaj eble longe antaŭe)
- Sokora turto (formortinta en naturo ekde 1972)
Reenmeto
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Reenmeto.
Reenmeto aŭ Reenkonduko estas la intenca liberigo de ekzempleroj de ia specio al la naturo en zonoj kie iam loĝis tiu specio, sed kiu malaperis pro nombro de tialoj, el kaptiveco aŭ relokigitaj el aliaj areoj kie la specio ankoraŭ survivas. Tio kutime rilatas al specioj kiuj estas endanĝeritaj aŭ eĉ formortintaj en naturo.
Notoj
- ↑ IUCN, 2001 IUCN Red List Categories and Criteria: Versio 3.1 p.14 Laste vizitita: 30a Majo 2010.