Fosfonata acido
La fosfonata acido (aŭ fosfonacido) (H3PO3) estas unu el la diversaj oksoacidoj de fosforo. Ĝi estas blanka aŭ flava, kristala materialo (fandopunkto ĉ. 73 °C), la gusto similas al tiu de ajlo. Ĝi ne estas stabila, facile ligas la humidecon. Kun oksigeno – varmiginta je super 180 °C – ĝi transformiĝas al fosfata acido (H3PO4). La fosfonacido formas fosfitsalojn. Por produkti la fosfonacidon, oni solvas tetrafosfor-heksoksidon (P4O6) aŭ fosfor-trikloridon (PCl3) en akvo.