Françoise-Athénaïs de Rochechouart de Mortemart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madame de Montespan

Françoise Athénaïs DE ROCHECHOUART DE MORTEMART (naskiĝis la 5-an de oktobro 1640 en Lussac-les-Châteaux - mortis la 26-an de majo 1707 en Bourbon-l'Archambault), plikonata kiel Madame de Montespan (esperante Sinjorino Montespan) estis la favorita amantino de la franca reĝo Ludoviko la 14-a ekde 1667 ĝis 1679.

Ŝi havis sep infanojn kun la reĝo (vidu Ludoviko la 14-a#Infanoj). Inter tiuj ĉi, ses estis oficiale agnoskitaj de Ludoviko kaj kvar fariĝis plenkreskuloj.

Post skandalo, Sinjorino Montespan spertis malfavoron, kaj estis progresive anstataŭita de Françoise d'Aubigné, markizino de Maintenon.

Vidu ankaŭ