Francaj deputitaj balotoj de 1877

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antaŭa 1876 Francio 1881 Posta
Deputitaj balotoj de 1877
533 deputitoj
14-a kaj 28-a de oktobro 1877
Balot-tipo  Deputitaj balotoj
Registritoj  9 948 449
Voĉdonantoj 8 087 423
  
81,29 % 7,1 %
Jules Grévy
Respublika Maldekstro
147 2
Eugène Rouher
Bonapartistoj
111 23
Léon Gambetta
Respublika Unuiĝo
74 7
Adolphe Thiers
Centra Maldekstro
66 33
Albert de Mun
Legitimistoj kaj klerikalistoj
56 11
Albert de Broglie
Orleanistoj
41 0
Louis Blanc
Ekstrema maldekstro
38 2
Ĉambro de Deputitoj postbalote
  •  Ekstrema maldekstro : 38 seĝoj
  •  Respublika Unuiĝo : 74 seĝoj
  •  Respublika Maldekstro : 147 seĝoj
  •  Centra Maldekstro : 66 seĝoj
  •  Orleanistoj : 41 seĝoj
  •  Legitimistoj kaj klerikalistoj : 56 seĝoj
  •  Bonapartistoj : 111 seĝoj
  • vdr

    La francaj deputitaj balotoj de 1877 ekis la duan parlamentan periodon (1877-1881) de la Tria Respubliko en Francio. Tiu ununoma baloto konsistis el du vicoj kaj okazis en oktobro 1877, konforme al balotleĝo de la 30-a de novembro 1875.

    Kunteksto[redakti | redakti fonton]

    La unua vico de la baloto estis organizita la 14-an de oktobro 1877[1], post kiam la prezidento de la Respubliko Patrice de Mac Mahon disigis la antaŭan ĉambron.

    Okaze de la deputitaj balotoj de 1876, la respublikanoj ja obtenis voĉplimulton. Pro tio Mac Mahon, malgraŭ sia inklino al monarkisma legitimismo, devis nomigi Jules Simon, moderan respublikanon, kiel estron de la nova registaro.

    Tiu precipe fraĝila aranĝo daŭris nur unu jaron, ĝis la krizo de la 16-a de majo 1877 kaj la falo de la registaro de Simon. Prezidento Mac Mahon sekve respondis al la tiel nomita manifesto de la 363 per la disigo de la parlamento. Male de lia prognozo, la sekva baloto estis malfavora al li kaj fakte plifortigis la respublikanojn.

    Rezulto[redakti | redakti fonton]

    La deputitaj balotoj de 1877 estis grava malvenko por la tiama prezidento, ĉar la respublikaj partioj akiris pilmulton da seĝoj. Mac Mahon tiam devis konsenti nomigi Jules Dufaure, moderan respublikanon, kiel estron de la registaro. Post du jaroj, Mac Mahon fine rezignis pro nova malvenko okaze de la senataj balotoj de 1879. Jules Grévy fariĝis la nova prezidento, daŭre instalante la respublikan reĝimon.

    Tiu dua parlamenta periodo de la Tria Respubliko (1877-1881) estas daŭre rigardata kiel la apogeo de modera aŭ "oportunema respublikanismo" en Francio. Jules Grévy kaj Jules Ferry, ĝiaj ĉefaj membroj, kunkreis la politikan grupon Respublikan Maldekstron en la Ĉambro de Deputitoj. Dekstre estis la monarkisma kaj bonapartisma opozicioj, kaj maldekstre estis la Respublika Unuiĝo, grupo de pli radikalaj respublikanoj kun Léon Gambetta.

    Registaroj[redakti | redakti fonton]

    Daŭro de la parlamenta periodo : 7-a de novembro 1877 - 27-a de oktobro 1881.

    Prezidento de la Respubliko : Patrice de Mac Mahon ĝis la 30-an de januaro 1879, sekve Jules Grévy.

    Prezidento de la Ĉambro de Deputitoj : Jules Grévy (1877-1879), Léon Gambetta (1879-1881).

    Listo de la sinsekvaj registaroj
    Registaro Datoj (daŭro) Partio(j) Prezidento de la Konsilio Kompono
    1 sans_cadre 5-a registaro de Jules Dufaure 13-a de decembro 1877 - 30-a de januaro 1879 (1 jaro, 48 tagoj) Respublika Unuiĝo, Respublika Maldekstro, Centra Maldekstro, konstituciistoj kaj liberaloj Jules Dufaure 9 ministroj
    2 sans_cadre Registaro de William Henry Waddington 4-a de februaro 1879 - 21-a de decembro 1879 (320 tagoj) Respublika Unuiĝo, Respublika Maldekstro, Centra Maldekstro William Henry Waddington 10 ministroj
    3 sans_cadre 1-a registaro de Charles de Freycinet 28-a de decembro 1879 - 19-a de septembro 1880 (266 tagoj) Moderaj respublikanoj Charles de Freycinet 10 ministroj
    4 sans_cadre 1-a registaro de Jules Ferry 23-a de septembro 1880 - 10-a de novembro 1881 (1 jaro, 48 tagoj) Jules Ferry 10 ministres
    5 sub-ŝtatsekretarioj

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Jean-Marie Mayeur, La vie politique sous la IIIe République, 1870-1940, Paris, 1984, Seuil, pĝ. 65.