Franciskana preĝejo (Erfurt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La preĝejo antaŭ sia grandparta detruo.
La preĝejo en 2007.
La memorigila reliefo.

La Franciskana preĝejo de Sankta Johano Baptisto (germane: Barfüßerkirche) estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto. Hodiaŭ ĝi nur parte ankoraŭ ekzistas.

Frua alveno de la ordeno[redakti | redakti fonton]

Sep franciskanoj venis al Erfurto en 1224, inter ili Jordanus de Yano, kiu ricevis la misiadan mandaton ankoraŭ de Sankta Francisko el Asizo mem. Ili fondis en Turingio unu el la unuaj monaĥejoj franciskanaj en hodiaŭa Germanio. Post diversaj provizoraj solvoj (ekz. ĉe la Preĝejo Sankta Spirito) ili ricevis finfine en 1231 grundon ĉe la rivero Gera.

Historio de la ejo[redakti | redakti fonton]

La unuan konstruaĵon detruis fajrego, tiel ke en 1291 oni starigis novan. Konsekro de la ĥorejo estis en 1316, finkonstruo de la ĉefa navo la mezon de la 14-a jc. La malgranda kampanilo estas malfrugotikstila kaj finkonstruitis en la 15-a jc. La preĝejo estis unu el la plej grandaj en urbo. Martin Luther predikis surloke en 1529, reveninte de la interparoladoj religiaj de Marburg. La klostro fermiĝis en 1594. Dum la regado de la Svedoj (1641-48) la jam kadukiĝintaj, norde situantaj monaĥejaj ejoj estis malkonstruitaj kaj ties brikoj uzataj por konstrui fortikaĵojn. Fulmotrafo en 1838 necesigis kompletan restaŭradon. La 27-an de novembro 1944 bombaviadiloj malkonstruis la ejon kvazaŭ komplete.

Nova komenco kiel muzeo[redakti | redakti fonton]

La restanta ĥorejo de la iam plej granda kirko de la urbo estis provizore protektita kaj servadis ekde 1957 al eta komunumo kiel kapelo. En 1977 ĝi estis transdonita al la urbo pro financaj kialoj kaj sekularigita. La komunumo kunfandiĝis kun la tre najbara Dominikana preĝejo. Sekvis ampleksa restaŭrado kaj preparo por muzea utiligo (parto de la Anger-muzeo). En 1983 estis malfermita la Muzeo por mezepoka arto. La ĥorejo sukcesis doni al la vizitantoj almenaŭ ideon pri la majstroverkoj de franciskana arĥitektura scipovo.

Objektoj elmontritaj[redakti | redakti fonton]

Interalie oni povas admiri la plej malnovajn pentritajn vitralojn de Erfurto (de 1235: kun scenoj el la pasiono de Jesuo kaj el la vivo de Sankta Francisko), tomboŝtonojn por Cinna von Vargula kun tre elegantaj trajtoj kaj Albert von Beichlingen, altvalorajn skulptaĵojn el ŝtono, altaron (triptikon) de 1420 nomitan Altaro de la Izatidkomercistoj, la iama ĉefaltaro de la Preĝejo de Sankta Bartolomeo de 1445/46. Ĝi montras la koronadon de la Dipatrino (lignoskuptaĵo). Dum la Dua Mondmilito la formoveblaj artobjektoj estis formetitaj aliloken.

Teatro liberaera kaj aliaj iniciativo[redakti | redakti fonton]

Ekde 2000 ĉiujare surscenejiĝis teatraĵoj de William Shakespeare en la eksa navo de la preĝejo. Amikara rondo (grupiĝo ekde 2007) muntis bronzan reliefan memorigtabulon pri la bombardo, t.n. mortodancon, laŭ skizoj de la fama erfurtana skulptisto Hans Walther el la 1947-a jaro. Ili eĉ reklamas por rekonstruo de la tuta komplekso!

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Otto Arend-Mai: Die evangelischen Kirchen in Erfurt. Wartburg-Verlag, Jena 1989, ISBN 3-374-00936-0.
  • Uwe Vetter: Die Barfüßerkirche. Denkschrift zur 60. Wiederkehr ihrer Zerstörung am 26./27.11.1944. Eldonis ĝin la Gemeindekirchenrat der Ev. Predigergemeinde, Erfurt 2004
  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
  • Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]