Frank Strahl

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frank STRAHL (naskiĝis en 1927, mortis la 1-an de septembro 1999 en Lund (Svedio) estis esperantisto multjardeka. Ekzemple en la 1960-aj jaroj li gvidis Esperanto-klubon en Francis McLure Junior High School en McKeesport, Pensilvanio (Usono). Li aktivis precipe de 1993, apogante ĝemelajn samideanojn en Mwanza (Tanzanio), kaj kiel unu el la iniciatintoj de sunenergia projekto por tiu lando.