Franz Christanell

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-C


Franz Christanell (kristanel), aŭstriano, d-ro, pastro kaj gimn. instruisto de matematiko kaj fiziko en Salzburgo. ("Borromaeum"). Naskiĝis en 14-a de junio 1880 en Merano (nun en Italujo). Kun Esperanto li konatiĝis per d-ro Nezlederer en 1920. En 1921 kunfondis neŭtralan grupon en Salzburgo kaj restis ties animo. En 1925 prez. de la Aŭstra E Kongreso en Salcburgo kaj en 1926 prez. de AED. Gvidis multajn kursojn laŭ Cseh-metodo. Enkondukis E-n kiel oficialan libervolan fakon en sia lernejo jam en 1922 kaj en 1928 fondis IKUE-grupon por studentoj kaj pastrokandidatoj. Verkis propran broŝuron, 1924, Gvidlibro pri Salcburgo, libreton La Vero pri Suda Tirolo, 1926, Kantaron de la Esperanto-Grupo Salzburgo en 1930, kronikon de la SEG, 1931, kaj trad. du prop. enhavajn teatraĵetojn, 1922 kaj 1923. Serio de prop. teatraĵoj originalaj, prezentitaj okaze de Zamenhof-festoj; k. a. en manuskripto.