Frederiko la 3-a (Germana Regno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Frederiko la 3-a
Oficiala portreto

Frederiko 3-a, plena nomo Friedrich Wilhelm Nikolaus Karl (naskiĝis la 18-an de oktobro 1831 en Potsdam; mortis la 15-an de junio 1888 en Potsdam) estis dum 99 tagoj Germana Imperiestro kaj reĝo de Prusio.

Li estis la filo de Vilhelmo la 1-a kaj patro de imperiestro Vilhelmo la 2-a. Li nomis sin ne Frederiko unua, sed tria, ĉar antaŭe ekzistis jam du prusaj reĝoj kun la nomo Frederiko.

Frederiko estis taksata relative liberala kaj demisiigis la prusan ministron pri internaj aferoj, sed pro kancero Frederiko mortis jam post nur 99 tagoj da oficado.


Antaŭe:Reĝo de PrusioPoste:
Vilhelmo la 1-amarto–junio 1888Vilhelmo la 2-a
Antaŭe:Germana ImperiestroPoste:
Vilhelmo la 1-amarto–junio 1888Vilhelmo la 2-a

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda