Fresneda de la Sierra Tirón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fresneda de la Sierra Tirón
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09267
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 101  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 3° 8′ U (mapo)42.315-3.135Koordinatoj: 42° 19′ N, 3° 8′ U (mapo) [+]
Alto 989 m [+]
Areo 61 km² (6 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fresneda de la Sierra Tirón (Provinco Burgoso)
Fresneda de la Sierra Tirón (Provinco Burgoso)
DEC
Fresneda de la Sierra Tirón
Fresneda de la Sierra Tirón
Situo de Fresneda de la Sierra Tirón
Fresneda de la Sierra Tirón (Hispanio)
Fresneda de la Sierra Tirón (Hispanio)
DEC
Fresneda de la Sierra Tirón
Fresneda de la Sierra Tirón
Situo de Fresneda de la Sierra Tirón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fresneda de la Sierra Tirón [+]
vdr

Fresneda de la Sierra Tirón [fresNEda delaSJEra tiRON] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Montes de Oca lime kun Rioĥo. La loknomo Fresneda de la Sierra Tirón estas etimologie komprenebla kiel Fraksenejo de la Montaro Tirón.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 61,17 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 94 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte ĝi perdis 400 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 55 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, limas kun Pradoluengo, San Vicente del Valle, Belorado, Valgañón, Ezcaray, Barbadillo de Herreros kaj Santa Cruz del Valle Urbión. Ĝi estas sur la deklivaro de la Sierra de la Demanda.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis romiajn steleojn. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento, plej verŝajne fare de eŭskaj brutobredistoj, ĉar tia estas forta eŭskdevena toponimio ĉefe en la montaro.

La plej frua referenco de Fresneda de la Sierra datas el la jaro 945. Temas pri dokumento en kiu Fernán González, grafo de Kastilio, donas al la Monaĥejo de Sankta Laŭrenco, inter Espinosa kaj San Vicente, rajton por paŝtado kaj lignorikoltado kun Eterna, San Vicente kaj Fresneda, kies arbaro restis ekskludita el tiu decido. En la jaro 979, oni mencias Fresneda kaj Pradilla en donaco fare de la kastilia grafo García Fernández, en la Monaĥeko de San Miguel de Pedroso.

La preĝejo.
La ponto.

Dum la 11-a kaj 12-a jarcentoj, tiuj teritorioj restis landlimaj inter Navaro kaj Kastilio dum jaroj kaj estis celo de disputo inter ambaŭ regnoj. Inter la jaroj 1035-1054, la Valo estis integrita fakte en la regno Navaro. Fine de la 12-a jarcento, la reĝoj de Navaro kaj Kastilio submetis la plendon al la aŭtoritato de la reĝo de Anglio, Henriko la 2-a, kiu pravigis la kastilian reĝon kaj ekde tiam, la teritorioj de la zono de la Valo de Sankta Vincento restis definitive en la regno Kastilio.

Tiuepoke mencioj de Fresneda estis Lizárraga (eŭska traduko de Fresneda aŭ inverse), Fraxeneta kaj aliaj.

En la 15-a jarcento oni fondis du konventojn de franciskanoj en la Sierra de Fresneda. En la 16-a jarcento oni ekkonstruis la preĝejon de la Asunción de Nuestra Señora (Maria Ĉieliro) kaj la ermitejon de la Virgen de los Remedios; tiuepoke Fresneda sendependiĝis de la Valo de Sankta Vincento. En la 18-a jarcento oni konstruis la ponton.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de la Asunción de Nuestra Señora (Maria Ĉieliro), la du parkoj, la ponto ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]