Fresno de la Polvorosa
Fresno de la Polvorosa | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49... | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 116 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 29 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 5′ N, 5° 46′ U (mapo)42.083611111111-5.77Koordinatoj: 42° 5′ N, 5° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 720 m [+] | ||
Areo | 4,07 km² ( 407 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fresno de la Polvorosa [+] | |||
Fresno de la Polvorosa [FRESno delapolboROsa] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Fresno de la Polvorosa estas etimologie komprenebla kiel Frakseno de la Polvorosa, nome aludo al la domaro kaj al la Batalo de la Polvorosa kontraŭ la maŭroj de Al Andalus, kio ebligis reloĝadon. Frakseno videblas en la maldekstra duono de la blazono.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 13,67 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 117 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 83 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas atestantoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado.
Agrikulturo (produktado de vino) kaj brutobredado estas la tradiciaj enspezofontoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.