Freundeskreis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Freundeskreis [FROJNdeskrajs] estas hiphopa muzikgrupo el Germanio.

En 1999, la grupo publikigis sub la sinonimo "Amikaro" albumon titolitan "Esperanto", kun kelkaj frazeroj en Esperanto kaj refreno tekstanta "Esperanto - la langue de l'amour" (franclingva, en Esperanto "la lingvo de la amo"). Ankaŭ la unua unuopaĵo nomiĝis "Esperanto". La albumo ege bone vendiĝis en Germanio (ĝi gajnis oran statuson) kaj la Germana Esperanto-Junularo tiutempe pli ofte ol kutime ricevis informpetojn de junaj interesiĝantoj.

TTT-paĝo: Four Music