Frigyes Mojszesz
MOJSZESZ Frigyes [mojses] estis rumanuja hungara sporthistoriisto, sportstatistikisto naskita la 15-an de januaro 1931 en Aita Mare kaj mortinta la 11-an de junio 1987 en Rupea.
Biografio
Frigyes Mojszesz deziris verki la mondhistorion de piedpilko, kaj tial li korespondis ekde Montevideo ĝis Reykjavik, ekde London ĝis Tokio kaj Melbourne inter alie kun Sir Stanley Rous aŭ Victorio Pozzo, sed li povis publiki nur du volumojn.
Verkoj pli gravaj
- Turneele olimpice de fotbal, 1908-1968 (kun 50 propraj karikaturoj, 1968),
- Campionatele mondiale de fotbal, 1930-1974 (1975).
Fonto
Magyar Életrajzi Lexikon