Fritaŭno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fritaŭno (originale Freetown) estas ĉefurbo de Siera-Leono kaj havas ĉ. 520.000 loĝantojn (1995).

Fritaŭno situas ĉe Atlantiko kaj disponas pri marhaveno, kiu estas la plej grava ejo de la urba ekonomia aktivado. Krom tio ekzistas en la urbo fiŝoprilaboraj uzinoj, pakaĵproduktejoj , naftorafinejoj, okazas rizo-, diamantoprilaboro kaj produktado de cigaredoj.

Sur la areo unue setlis en 1787 sklavoj, kiujn forsendis britaj slavposedantoj. En 1792, Fritaŭnon fondis la iamaj sklavoj de Nova-Skotio. La urbo estis ekde 1808 ĝis 1874 ĉefurbo de Brita Okcident-Afriko (kolonio). Dum la dua mondmilito, Grand-Britio havis tie mararmean sidejon. La posteuloj de la iamaj liberigitaj sklavoj havas gravan, decidan rolon en la ekonomio de la urbo, kvankam ili formas nur malplimulton.

Fine de la 1990-aj jaroj okazis en la urbo akraj bataloj inter la enlandaj rivalantoj. La urbo estis okupita en 1998 far trupoj de ECOWAS, kiuj volis denove Ahmad Tejan Kabbah-on kiel prezidenton. En 1999, la trupoj de Revolutionary United Front konkeris la urbon, en majo oni interkonsentis pri armilripozo (armistico).

La nomo de la urbo signifas en la angla lingvo "libera urbo" kaj aludas la liberiĝon de la sklavoj, kiuj fondis ĝin.

Fritaŭno ĝemeliĝis kun Kingston-upon-Hull en Britio.