Fulmokarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fulmokarto estas karto enhavanta informon, kiel ekzemple vortojciferoj, sur unu aŭ ambaŭ flankoj, kies celo estas helpi lernadon kaj memoron. Kutime oni uzas fulmokartaron en klasoj aŭ aŭtodidakte. La ideo estas skribi demandon aŭ problemon sur la fronta flanko kaj respondon aŭ solvon sur la alia flanko. Fulmokartoj povas helpi al la lernado de vortoprovizo, historiaj datoj, sciencaj formuloj aŭ iu ajn temo kiun oni povas esprimi per demandoj kaj respondoj, aŭ problemoj kaj solvoj. Ofte oni rilatas ilin al perioda studripeto, t.e. mallongaj studsesioj ripetitaj iam post iam, laŭ regulaj intervaloj.

Fulmokartoj povas esti virtualaj, kiel ekzemple tiuj faritaj de komputilaj programoj, aŭ paperaj.

Fulmokartoj estas konkretigo de la testa efiko - la eltrovo laŭ kiu la longdaŭra memoro pliboniĝas kiam la lernoperiodo donas spacon al ripedo de la informeroj kun propra fermitcikla regilo.