Saltu al enhavo

Félicien Baronnet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Félicien Baronnet
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1889 (1889-01-12)
Morto 26-an de junio 1983 (1983-06-26) (94-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Kovrilpaĝo de Lingvaj anguloj, 1979

Félicien BARONNET estas franca esperantisto aktiva en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj Esperanto-vortaristo. Li naskiĝis en la urbo Ĉatoruso (Châteauroux) la 12an de januaro 1889 li forpasis en la urbo Le Pêchereau tute proksime de Argenton sur Creuse la 26an de junio 1983.

Baronnet redaktis la parton Franca-Esperanto de Dictionnaire Pratique d'Esperanto (1959, 1974, 2000) kaj reviziis kaj korektis la malnetojn de Plena Ilustrita Vortaro, aperinta en 1970. En 1979 aperis liaj Lingvaj anguloj en la porjunulara periodaĵo de SAT La Juna Penso libroforme en la serio "La juna penso - Suplemento" [1] kaj per nova eldono en 1990.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (Laroque-Timbaut, 79 pp.)
  2. Félicien Baronnet, Lingvaj anguloj, SAT-Broŝursevo, Beauville, 1990. 104 pp.